Aŭtoro: Sándor Petőfitraduko de: Kálmán Kalocsay

La nuboj

Se birdo estus mi, senĉese
inter la nuboj mi flugpendus,
kaj se pentristo, mi nenion
alian, sole nubojn pentrus.

Ho, tiel amas mi la nubojn!
Al ĉiu mi bonvenon diras
ĉe la alven', kaj adiaŭas
ĝin kore, kiam ĝi foriras.

Ĉi buntaj ĉielvagabondoj
min plej amike harmonias,
kaj tiel konas min, ke eble
eĉ mian penson ili scias.

Ofte rigardis mi, ke ili,
infanoj de senkulpa koro,
dormetas mole sur la brusto
de la vesper' aŭ de l' aŭroro.

Rigardis mi, ke ili, viroj
koleraj, en sovaĝa roto
alvenis lukti viv-aŭ-morte
kun la ventego, ĉi despoto.

Rigardis mi, ke l' lun', malsana
junul', maldormis surĉiele,
kaj ili, fratinetoj palaj,
persistis ĉirkaŭ li fidele.

En ĉiu ŝanĝ' mi vidis ilin,
kaj kiam ajn ĉi multvizaĝaj
kaj kiel ajn al mi vidiĝis,
mi trovis ilin same plaĉaj.

Ili altiras min, ĉar ili
parencas ja animon mian,
kiu, senĉese ŝanĝiĝante,
tamen la sama restas ĉiam.

Ankoraŭ krome havas mi kaj
la nuboj inter ni similon:
kiel okuloj miaj, ili
eligas larmon kaj fulmbrilon.